Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Preĝeja festo, ankaŭ familia estos: Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos. Kaj general' Dombrovski dum vespero diris, Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.

Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis: 110 Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro disponis. Li blankan kuirestran antaŭtukon ligis, Prenis noktĉapon, brakojn ĝis kubut' nudigis. Unumane li muŝojn per klakil' batalas, Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas, Per dua man' li okulvitrojn surnazigis, El poŝo libron prenis, elvolvis, disigis.

Libro havis titolon: "Kuirist' perfekta" (4) Kaj estis speciala priskribo korekta De polpladoj. Tenĉina Graf', laŭ la detala 120 Priskrib', festenojn donis en lando itala, Pri kiuj Sankta Patro Urban' Oka miris (5) . Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava, Aranĝante festenon, kies famo prava Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont' vulgara (6) .

Vojski legas, anoncas post kompreno klara,