Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/271

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras; Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras; Kuirejbuboj nigraj portas laŭ ordonoj, 130 Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn; Ĉe forn' sidantaj buboj movas fajrblovilojn: Vojski, por pli akceli ekbruligaferon, Sur brullignon verŝigas fanditan buteron; (Tian lukson riĉega dom' ne persekutas). Buboj en fajron sekan branĉrompaĵon ŝutas; Aliaj sur ponardojn metas viandrostaĵojn, Bovajn kaj kapreolajn, kaj aprodorsaĵojn; Ĉi tiuj senplumigas: flugas lanugaro, 140 Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro. Kokoj estis malmultaj: post invadatako, Kiun faris Dobĵinski, sangavida Sako, Sur kokejon de Zonjo, kiam en impeto, Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo, Ne povis per birdaro ekflori de novo, Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo. Cetere da viandoj abundeco granda, Arigita el domo, butikar' vianda, El arbar', de najbaroj, proksime kaj fore: 150 Vi dirus, birda lakt' nur mankis tiu hore. En Soplicov' kuniĝas, por festen sinjora, Du kondiĉojn: abundo kaj arto labora.

Jam ekiĝis de Sankta Flor-Virgin' soleno (7) . Vetero estis bela; en frua mateno Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis; Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis. Ankoraŭ kelkaj steloj lumas el profundo, Kiel perloj, brilantaj tra l' ondar' el fundo: Flanke nubet' alflugas blanka, ununura Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel' lazura, 160 Similajn al plumaro de Gardant-Anĝelo, Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj, Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj.