Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo, Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo, Ombrojkusenon tuŝas per dekstra tempio Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io; Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro disiĝas Kaj en mezo, blankaĵo okula vidiĝas Kun ĉielarkpupilo: jam ŝprucis radio, 170 Sur ĉielrond' fleksite, trabrilis lumstrio Kaj en nuboblanko, kiel orsago pendiĝas. Post la paf' tagsignala, flamojfasko ŝprucas, Mil raketoj en mondoĉirkaŭo sin krucas, Kaj sunokul' suriris. — Ĝi iom dormetas, Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas; Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava, Sangeruĝa rubeno kaj topazo flava; Sekve suno disbrilis kristaldiafane, Poste briliantlume, fine fajrfontane, 180 Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo: Tiel iris soleca suno sur ĉielo.

Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tutĉirkaŭejo, Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo, Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova. La kolektiĝon kaŭzis piec' de popolo, Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo: Ĉar hodiaŭ al dioservo Soplicova Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj, Ĉi tiuj gloraj ĉefoj de pollegionoj, Kies nomojn adoris popol' laŭ patronoj, 190 Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj, Evangeli' nacia estis litvolanda.

Jam venis oficiroj, soldataro granda; Popol' ĉirkaŭas ilin kaj apenaŭ fidas, Rigardante per propraj okuloj: ĝi vidas Landanojn, uniformon armean portantajn, Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.

Por meso ne ampleksis preĝejet' kunvenon: Popolo genuiĝis sur herboterenon,