Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/273

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj kapnude, rigardas al pordo kapela. De litvanoj hararo, blanka, aŭ blondhela, 200 Orumiĝas simile al bed' de sekalo: Ie brilis virgina bela kapvoalo, En ornamo florfreŝa aŭ pavokulara, Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara, Inter virkapoj, kiel grencejan' aŭ lolo. Genuanta, kolora amas' de popolo, Ĉe tintilvoĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena, Kapon klinas, kiel spikoj sur bedo grena.

Kampulinoj hodiaŭ, al Marialtaro, Portas printempodonacon de herbofloraro; 210 Ĉio en ornamaĵo de bukedoj, kronoj: Altaro, bildo kaj eĉ sonorej', balkonoj. Iam, el oriento, matenvent' blovetas, Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas, Kiel mesincensilo bone fumodoras.

Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno, Eliris Ĉambelano, estro de l' kunveno, Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia, Elektite Marŝalo Konfederacia (8) , En vojevoda vesto: ĵupan' orbrodita 220 Kontuŝo grodetura (9) , zono orteksita, Flanke, kun lacertleda (10) prenil', karabelo; Sur kolo brilis pinglo per brilianthelo, Konfederatko blanka, kun fasko da karaj Tufplumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj. (Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto, Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto) Ĉambelan' sur altaĵon ĉe l' preĝej' suriris, Kaj al popol', soldatoj, ĉirkaŭite, diris: