Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono, 230 Ke liberon redonis Francestro al Krono, Kaj nun donas al Litvo, tuta Poluj' kara; Vi aŭdis pri la grava edikt' registara, Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia. Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia Pri familiafero de Sopplic', sinjoro Ĉi tiea.

"Vi ĉiuj havas en memoro, Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko; Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko, Tempas al mond' anonci pri meritoj liaj. 240 De ĉeestaj ĉi tie generaloj niaj Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l' homo: Jacek ne mortis (kiel estis fam') en Romo, Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo, De kulpoj kontraŭ Dio kaj Patruj' faritaj, Puriĝis, per sankta vivo, faroj militaj

"Jen li, ĉe Hohenlinden (11) , kiam generalo Riŝpans, venkate, pensis pri cedosignalo, Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo, Jacek penetris inter ĵetatoj kaj glavoj, 250 De Knjazjeviĉ al Riŝpans leteroj transdonis: Ke poloj malamikan poston ĉirkaŭzonis. Li poste, ĉe hispanoj, dum polulanaro Konkeris Sommo-Sjerran dorson de remparo (12) , Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita. Kun sekretaj ordonoj poste elsendita Li kuradis, spiriton de popolo sondis, Sekretajn societojn kolektis kaj fondis; Kaj li fine, ĉe litva leviĝpreparado,