Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pereis en Soplica hejmo, dum invado. 260 Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia Mort', dum lin rekompencis Estro Imperia. Por liaj heroaĵoj kaj servoj konspiraj, Per signoj, de honora legi', kavaliraj (13) .

"Do mi, aferojn tiujn ĉi konsiderante, Kaj Vojevodregecon kunreprezentante, Anoncas ĉe bastono konfederacia, Ke Jacek, per fidela, longa servo sia, Kaj ankaŭ per favoro de l' estr' imperia, Forviŝis infamion, al honor' revenas, Kaj inter patriotoj ree lokon prenas. 270 Dokiu nun kuraĝos Jacekfamilion Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion, Tiun atendas puno, por riproĉo tia, 'Gravis notate macule' (14) laŭ statuto nia, Kiu punas 'militem', kiel 'skartabelon (15) , Se ili infamion semas sur nobelon; Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia, Tiun marŝaldekreton metos moŝt' Skribisto Al ĝeneralaj aktoj — anoncos Vokisto.

280 "Kio koncernas krucon de l' honorlegio: Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio; Se ĝi ne povis Jackon ornami merite, Ĝi servu memoraĵe, sur tomb' pendigite. Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej' post tio Ĝi metiĝos por voto (16) al Patrin'-de-Dio".

Ĉambelano ordenon el tego eligis