Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj, sur modestan tombokruceton pendigis: Rubandeton kokarde ligitan, ruĝhelan, Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan 290 En sunradioj lumis steletoj kaj oro Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka tergloro. Popol' "Anĝelsaluton" genue flustretas. Kaj pri eterna paco por pekulo petas. Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝkunveno, Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.

Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena: Ĉe ĉiu, sur genuoj, mielpoto plena. En ĝarden' ili vidas: ĉe papav' kolora Staras ulan', sunflore, en kolpak' kun ora 300 Ladornamo kaj koka vostplumo fiera; Ĉe li knabin', en verda vest', laŭ rut' ĉetera, Levas la okuletojn, laŭ trikoloretoj, Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj, Deturnis kapojn, florojn ŝiris en ĝardeno, Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno. Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela Kaj sin tabakregalas el ujo arbŝela:

"Jes, jes, Protaĉjo", diris Ŝlosisto Gervazo. "Jes, jes, Gervaĉjo", diris Vokisto Protazo. 310 Jes, jes!" ripetis ambaŭ refoje, cetere Taktbalancante kapojn. "Jes, finiĝas, vere, Diris fine Vokisto, strangamaniere. Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni ekscesoj, Kaj embarason finis intercizo-datoj: (17) Tiel paciĝis Lopot kun Boĵobohatoj, Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno, Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno. Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica 320 Konflikto, ol ĝin havia Horeŝkoj, Soplica: