Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/277

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo (18) , Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo. Se partioj fraŭlinon havas aŭ vidvinon, Edziĝo tiam faras al procesoj finon; Do plej longe proceso daŭras kun pastraro Katolika, kaj inter proksimparencaro, Ne povante finiĝi per geedzojparo. Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj (19) ; 330 Tial tre lomge daŭris prces' de litvanoj Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagielo (20) ; Do antaŭ aktoj longe 'pendebat' (21) kverelo. Fama proces' de Rimŝoj kun Dominikanoj, Ĝs gajnis monaĥeja sindik', pastro Dimŝo, Do proverb': Disinjoro pli granda ol Rimŝo; Mi aldonos: pli bona mielpot' en mano, Ol fendil' " kaj li trinkis je Ŝlosista sano.

"Vere! — diris Gervazo per kortuŝotono, Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono, 340 Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio Kunigis, sed disigis satanojenvio! Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj! Mi antaŭ jaroj servis en taĉment' ilia: Ĝi estis bravularo konfederacia! Se sinjoro Tablestro ĝisvivus la horon! Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron?