Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas, Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas"

"Strange", diris Protazo, "pri zonjo gracia, 350 Kies maneton petas nun Tadeo nia, Antaŭ jar' ĉielsigno estis aŭ omeno!" "Fraŭlin' Zofi' ŝin oni nomu, laŭ konveno, Rompis Ŝlosist', kreskplena, ne eta knabino, Krome, dignula sango, Tablestra nepino!" "Jen do, finis Protazo, estis signo tia Pri ŝia sort'; mi signon per okuloj vidis: Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis, Trinkante el potegoj da miel' julia, Kiam: klak'! ni rigardas, el tegmento falas 360 Du maljunaj paseroj vira,j kaj batalas: Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon, Dua nigran: tra l' korto iĝis lukt' furia, Kaj renversad', ke ambaŭ fosoĝis polvaĵon. Ni rigardas, dum flustris servistaro nia: Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia; Oni kriis, dum supre estis la grizulo: Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo! Kaj se li falis, tiam: Rebonigu frato! Ĉar honto al nobelo cedi al magnato! 370 Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo; Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato; Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato; Sed eĉ en man' ne ĉesis plumŝira batalo, Tia estis, en tiuj etuloj furio. Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio, Ke kredeble destino estas de l' knabino, Malpacajn familiojn pacigi en fino. Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere, Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere, Ne pri Tade;"

380 Ŝlosisto pri tio respondis: "Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis? Mi diros pri afero,ne, kiel omeno, Mirakla, malfacila tamen por kompreno.