Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/279

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere Ĉiujn, sed la knabeton, Tadeon, mi vere De infaneco lia treege ekŝatis! Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis, Li venkadis; do kiam li kuris kastelon, Mi, instige, tuj montras malfacilan celon: 390 Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri, Grimpi, al korniknesto sur pino, por rabo, Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo, Domaĝe ke Soplico, sub feliĉa stelo! Kiu dirus: li estos mastro de kastelo, Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!"

Ili finis, medite trinkas mielvinon, Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto: "Jes,jes, mia Gervazo — jes, jes, Protazeto".

400 Ĉe pordosojl', fenestro estis kuireja Malfermita: eliĝis fum' kvazaŭ bruleja, Ĝis el fumovolvaĵoj, kiel kolombeto, Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto: Super aĝulokapojn sin Volski silente Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente, Fine al ili donis, sur eta tasplado Biskvitojn, parolante: "Manĝu ĉe trinkado, Kaj mi al vi rakontos sciindan egale Disputon, finiĝotan eble sangbatale, 410 Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso, Rejtan faris petolon al duko de Nasso. La petolon li pagis preskaŭ sanokoste, Kaj kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste..." Sed rakonton trarompis kuiristojveno Kun demand': kiu tablojn kovru por festeno?

Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj, Kie kun fraŭlineto staris la ulano. Ĵus preninte maneton per maldekstra mano, 420 (Dekstran, laŭ vid' vunditan, tolbandaĝo ligis),