Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li al fraŭlin', per tiaj vortoj sin aŭdiĝis: "Zofi', vi nepre devas al mi diri tion; Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion. Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis: Ĉar kion do valoras vort', eldevigite? En Soplicov' mi estis mallonge vizite; Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion, Ke mi unurigarde vekis simpation. 430 Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi Merititan favoron, eĉ longe atendi. Nun vi bonvolu vian vorton ree diri... Per kio la favoron mi sciis akiri? Eble min Zonjo prenas, ne el korinklino, Sed, ĉar tiel konsolas onklo kaj onklino? Zonjo, edziĝafero estas grava tree! Konsultu propran koron, neniun obee: Nek de onklo minacojn, onklin inspirojn; Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn; 440 Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte; Vin ligi mi ne volas, atendos volonte. Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando Min lasis regimenta instruktor' en lando, Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio, Do kion, kara Zonjo?"

Kaj Zonjo je tio Levis kapon,rigardis honteme kaj diris "Mi ne memoras bone, kio tion kaŭzis; Mi scias nur, ke estis pri tio parolo, Ke vi kun mi edziĝu : mi, ĉiam al volo 450 Ĉiela, zorganta, cedas". Ĉi tiu momente Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente: "Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris Nokta tempest', mi vidis, ke vi forveturis Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis; Ke vi, sinjor' min ŝatas, mi tiam ekfidis; Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje Antaŭ mi, kaj du grandajn larmbrilojn mi vidis.