Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste Ĉambelanino al Vilno foriris 460 Kaj por vintro kunprenis min; sed mi sopiris Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto, Kie okazis nia renkont', ĉe tableto, Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo, Simile al aŭtuna legomosemaĵo, En mia kor', dum tuta vintro, kreskis bele, Ke, kiam mi parolis, mi ĉiam sopiris Al la ĉambret', kaj io al mi flustre diris, Ke mi vin tie trovos — okazis tiele. Tion pensante, havis mi ofte en buŝo, 470 Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo; Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris. Se tiel estis, koron mian vi akiris". Tade', pri tia pruvo de amo kontente, Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto, Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.

Tie Rejento gastis nun; en la ornamo, Kiel fianĉo, servis li al sia "damo", Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn; 480 Cilindrojn, boteletojn,pulvorojn, muŝetojn; Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon, Kiu sidante faris tualetofinon, Kaj en spegul' konsultis diojn de gracio. Ĉambristinoj kun frizoferaĵoj, dum tio Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj: Genue, ĉe falbanoj, laboras aliaj.

Kiam Rejenton distris ĉi tiu laboro, Kuiristeto frapis fenestron: leporo! Lepor'. el salikaro, trakuris herbejon 490 Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon, Tie sidas: facile estos fortimigi Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi. Asesor'per gvidilo sian Falkon tiras; Rejent' Stumpulon vokas,rapide postiras. Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon, Kaj mem, kun muŝklakilo iras en ĝardenon, Piedfrapas, fajfas, klkas, timigante;