Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/282

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Instigantoj, vertragojn ĉe rimen' tenente, Montras lokon, leporo elsaltos el kie, 500 Kaj lipŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie, Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj. Vojski kriis: "Pel!" Saltis best' el post bariloj Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo, Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo El ambaŭ flankoj, kiel du birdoflugiloj, Kaj dentojn kiel ungojn en dorson enpremis. Lepor', laŭ ĵus naskito, malĝoje ekgemis! Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte, 510 Hundoj taŭzas sub ventr' leporhararon forte.

Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris El ĉe zon' tranĉileton ĉasistan kaj diris, Detrancante saltilojn: "Hundetoj favoron Ĝuos egale, saman akirinte gloron, Egalis rapdeco, egalis kurspaco; Indas Pac' la palacon kaj Pacon palaco (22) , Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj; Finiĝis la disputo en kelkaj sekundoj; Mi, kiun vetjuĝanto vi faris inkline, 520 Eldonas finverdikton: ambaŭ gajnis fine; La vetaĵoj nun revenas: al ĉiu — sia; Vi subskribu konsenton". Post alvoko tia Instigantoj heligis vizaĝojn kontente, Longe kaŝatajn manojn kunigis konsente.

Rejent' diris: "Mi vetis pri ĉevaljungaĵo, MI ankaŭ garantiis per oficskribaĵo, Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas, Vetogarantiaĵon oni ne redonas. Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro: