Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/283

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

530 Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro, Aŭ Hreĉeĥajn blazonornamaĵojn laŭ volo; Oro estas provalta, glata karneolo. Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj; Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj: Oportuna, daŭrema, bela ludil' vera: Selet' mallarĝa, turka, kozaka, maniera; En partantaŭo brilas ŝtonaro juvela, Sidon sternas silkŝtofa kuseneto bela; Sur selarkon saltinte, sur lanugmolaĵo 540 Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo. Kaj kiam vi galopas — (Rejtano Bolesto, Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto, Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante, Poste kvazaŭ galopis, balancetiĝante — Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo Helbrilas, kvazaŭ gutus or' de ĉevaleto, Ĉar selpendaĵoj estas ore aspergitaj, Arĝentaj piedingoj larĝaj, orumitaj; Sur buŝpeco rimenoj, sur kol' bridduonoj 550 Briletas perlamota vico da butonoj; Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono, Tio estas lunnovo. La jungspecialo. Konkerita (laŭ famo) en Podhajc-batalo (23) De iu grava, turka nobela persono, Pruvu al Asesoro pri estimo mia".

Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia: "Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon Vetgarantiis, mian belan hundkolaĵon, Lacertlede kovritan kun ringoj el oro, 560 Kaj silkteksan gvidilon, kies artlaboro Egale kara, kiel ŝton' lumanta brile. Miaj unfanoj devis ĉi tion heredi... Edziĝante, mi idojn esperas posedi: Sed la aĵon, Rejento, mi petas humile, Favore prenu por via jungaĵ' tre kara Kaj memore pri nia disputo' longe jara,