Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento Honore. Ree floru inter ni konsento". Ili revenis domon anonci ĉetable: 570 Ke Falk', Stumpul', disputon finis tre agrable.
Estis famo, ke Vojski edukis en domo Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo, Por pacigi disputon facilmaniere. Aĝul' la artifikon faris tre mistere, Ke tutan Soplicovon li trompis prospere. Kuirist' post jaroj tion kaŝe parolis, Asesoron, Rejenton, reinstigi volis; Sed li vane pri hundoj semis kalumnion Vojski neis, neniu do kredis ĉi tion.
580 Jam gastoj kolektite en kastela halo, Ĉe tablo kunparolis antaŭ festregalo. Juĝist', en vojevoda uniform', dum tio Eniris; kune venis Tadeo kaj Zofio. Per man' maldekstra kapon tusante, Tadeo Salutadis soldate ĉefojn de l' armeo; Kaj Zofio, rigardon al ter' mallevante, Per riverenc' salutis gastojn, roziĝante; (Bele riverenci Zonjon instruis onklino). Sur kap' kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino; 590 Cetere sama vesto, en kiu Zofio Metis printempan garbon al Patrin' de Dio. Ŝi rikoltis garbeton da flora herbaro: Per unu man' ŝi donas florojn al gastaro, Dua sur kapon metas brilan falĉileton; Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton, Kaj ŝi reriverencis, honte rozigite.
Ĉef' Knjazjeviĉ je brakoj ŝi prenis subite Kaj metis patran kison sur frunton Zofian, Kaj levinte knabinon, sur tablon starlokis; 600 Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis, Admirante belegan knabinon gracian, Kaj ravite de ŝia litva vest' vulgara: Ĉar, por ĉefoj, post viva vagado jarara En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia, De longe nevidita, simpla vest' nacia,