Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/285

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu rememorigis ilin pri juneco Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco, Ili ĉirkaŭ tablon, rigardis scivole: Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole, 610 Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe Turniĝu; ŝi turniĝas, sed kiel antaŭe, Kovras per man' okulojn. Tadeo atente Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.

Ĉu la robeton iu konsilis prudente, Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin' divenas Ĉiam instinkte, kio al ŝi plej konvenas), Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno Pro obstinec' insultis onklin' Telimeno: Zonjo kun plor' rezistis al modornamaĵo; 620 Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo.

Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo, Robon kamlotverdan, kun roza borderaĵo; Verda, per la rubandoj laĉita korsaĵo Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo; Sube brust', laŭ burĝonoj sub foli' kaŝitaj. Blankaj ĉemizmanikoj sur brakoj sin movas, Kiel por flug' iletojn papilio blovas; Ĉe man', krispaĵoj estas per ruband' streĉitaj. Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet' ĉemiza, 630 Kun roza, liga nodo; el kerno ĉeriza Orelringetoj: ilin cizelis tre arte Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte. (Tie estis du koroj, kun sago, flameto, Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto). Sur kolum' du ŝnuretoj pendas da sukceno; Sur tempioj — kroneto el la rosmareno; Harligrubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis: Kaj, falĉistinkutime, sur frunton ŝi metis Rikoltilon, de freŝa herbtrancado brilan, 640 Al novluno, sur frunto Diana, similan.

Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir' eligis Paperujon el poŝo, papero pretigis, Krajonon pintiginte en buś' malsekigis,