Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/286

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon Vidis Juĝist', rekonis desegnistpersonon. Kvankam lin kolonele vesto aliigis: Riĉegaj epoletoj, mieno ulana, Lipharoj nigritaj, barbeto hispana. Juĝisto diris: "Grafa moŝto, kia farto? 650 Eĉ en sarĝuj' vi havas ilojn po pentrarto!" Efektive, jen Grafo ekzercis talenton; Juna soldat', sed havis li grandegan renton, Proprakoste ekipis rajdistregimenton, En unua batalo tuj firme ekstaris: Do lin imperiestro kolonelo faris; La Juĝisto salutis Grafon, gratulante; Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.

Dume eniris dua gefianĉojparo" Asesor', de Francestro kaj iam de caro 660 Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon, Kvankam de dudek horoj nur havis oficon, Li prenis uniformon bluan kun faldzonoj Polaj, trenis kurban sabron, tintis per spronoj. Flane, per grava paŝo, iris amatino Belege vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino; Ĉar Asesor' delonge lasis Telimenon: Al koketin' volante pliigi ĉagrenon, Al Vojskidin turniĝis li kun korinklino. Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir' 670 Sed persono solida. mastrino memstera Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis, Kaj aldone, monsumon de Juĝist' posedis.

Trian paron longan tempon oni atendas. Juĝist', malpacience, servistojn elsendas; Ili revenas, sed ne gvidas paron trian: Rejento ĉe leporo, perdis ringon sian, Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas En la tualetejo; kvankam ŝi rapidas Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele, 680 Tualeton ŝi povis fini neniele; Por kvara hor' ŝi estos pretigita.