Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/287

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lasta festeno malnove pola — Grandioza servico — Klarigo de ĝiaj figuroj — Ĝiaj movoj — Dombrovski ricevas donacon — Ankoraŭ pri Fendilo — Knjazjevic ricevas donacon — Unua ofica akto de Tadeo pri preno de l’ heredaĵo — Rimarkoj de Gervazo — Koncerto super koncertoj — Polonezo — Ni amu nin. <poem> Fine halpordo estis krake malfermita: Vojski, en ĉap', eniras kun kapo levita, Ne salutas, ĉe tablo mem lokon ne prenas; Ĉar Vojski nun en nova karaktero venas: Kortegmarŝalo, majstro li ceremonia, Per bastono, la signo de ofico sia, Montras al ĉiuj lokojn, sidigas laŭ vico: Unue, laŭ plej grava vojevodofico, Honoran lokon prenis Marŝal' Ĉambelano, 10 Veluran apogsegon kun ebur' ĉe mano; Apude, dekstraflanke, general' Dombrovski, Kaj maldekstre Knjazjevic, Pac' kaj Malaĥovski; Meze Ĉambelanino, plue oficiroj, Sinjorinoj, sinjoroj, nobelaro; viroj Kaj virinoj alterne pare prenas vice Sidlokojn, kien Vojski indikas ofice.

Juĝisto kapokline forlasis festenon; Li, sur korto, regalas kampularkunvenon,