Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/288

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kolektitan, ĉe tablo longega, ĉirkaŭe, 20 Mem sidis ĉe fino, al prepost' kontraŭe. Tade', Zofi', mem lokojn ĉe tablo ne prenis, Regalante popolon, dum manĝo promenis; Estis antikva moro: novaj hereduloj, Ĉe unua festeno, servis al kampuloj...

Dume gastoj en halo manĝojn atendante, Rigardis servicegon sur tablo, mirante, Kies metal', laboro, egale tre kostaj: Princo Radzivil-Orfo (1) ĝin, laŭ tradicio, Ordonis iam fari en urb' Venecio 30 Kaj ĝin ornamis pole laŭ planoj memstaraj. Servic', dum svedmilito, el princa kastelo, Iavoje atingis domon de nobelo, El trezorej' prenite, okupis de tablo Mezon, en form' de rado karosa sur stablo.

Servico, plenigite de fund' ĝis randlokoj Per ŝaumoj, sukeraĵoj, blankaj laŭ neĝflokoj, Ŝajnis vintra pejzaĝo, bone imitita: Meze nigris grandega arbaro konfita, Flanke domoj: vilaĝoj kaj nobelejetoj, 40 Kovritaj, kvazaŭ prujne, per sukerŝaumetoj. Por servicornamo, ĉe anguloj randaj, Staras, el porcelano, personoj negrandaj, En polaj vestoj, kvazaŭ dum scena prezento, Aktoroj prenas parton en la evento; Gest' ilia — laŭ arto, koloroj konvenaj, Mankas voĉo, sed estas kvazau vivoplenaj.

Kion ili prezentas? la gastoj scii volas. Vojski levas bastonon kaj tiel parolas (Dume, antaŭ mangado, oni donis brandon): 50 "Por respondi de Moŝtoj Sinjoroj demandon: