Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La personoj, starantaj amase, auŭsolaj, Prezentas historion de sejmetoj polaj: Konsiliĝon, voĉadon, triumfon, ĉagrenon, Kiel mi, diveninte mem, klarigos scenon.

"Jen dekstre — multe nombra nobelojkunveno: Antaŭ sejmet' petitaj gastoj al festeno; Tabl' atendas kovrite; neniu sidiĝas, Ĉiuj en amasetoj interkonsiliĝas. Jen, en ĉiu areto, meze vir' lokita: 60 Laŭ levitaj palpebroj, buŝo malfermita Kaj malkvietaj brakoj — parolanto ia Fingre ion klarigas sur manplato sia. Parolantoj proponas siajn kandidatojn, Mienoj de nobeloj montras rezultatojn.

"En dua amaseto aŭskultas nobeloj, Manojn ĉe zon' metis, per atentaj oreloj: Tiu tordas lipharojn, ĉe orelo tenas Manon, ŝajne vortojn bone memori penas; Parolanto, vidante efikojn, kontentas, 70 Glatigas poŝon, tie globetojn jam sentas.

"Sed en tria areto okazas alie: Parolant' aŭskultantojn je zon' tenas tie; Sed ili elŝirigas, orelojn retiras; Jen, kiel aŭskultanto kolere forspiras! Levis manojn, minacas kvazaŭ parolanton, Ke stopos lian buŝon, ŝajne laŭdokanton Aŭdis pri kandidato, kontraŭulo sia. Jen dua klinis frunton, kiel bovo ia, Vi dirus: parolanton sur kornojn li prenas; Aliaj kaptas sabrojn, aŭ forkuri penas.

80 "Inter aretoj staras kvieta nobelo, Videble senpartia, en animŝancelo, Dubojplena, ne scias, kiel voĉi devas? Por demandi sorton, grandajn fingrojn li levas, Fermis okulojn, ungon al ungo celgvidas: Al kabalo videble voĉon li konfidas;