Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/290

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se fingroj trafos, donos li afirmativon (2) Kontraŭ okazo, ĵetos sian negativon. "Maldekstre dua sceno: monaĥejmanĝejo Al nobelaro servas kiel kunvenejo. 90 Pli aĝaj vice sidas; kaj staras junuloj Kaj scivole, trans kapoj, rigardas okazon: Marŝal' en mezo staras, mane levas vazon, Kalkulas voĉojn antaŭ avidaj okuloj. Ĵus li elskuis lastan; vokistoj sin levis, Anoncas nomon, kiu oficon ricevis.

"Unu vir', dum komuna konsent', malkvietas, El kuirejfenestro kapon li elmetas, Larĝe malfermis okulojn, rigardojn ĵetas, Buŝon malfermis, kvazaŭ ĉiujn manĝi pretas; 100 Vi divenas, ke: Veto! (3) kriis la nobelo. Vidu, kiel ĉe tiu instig' al kverelo Ĉiuj al kuirejo premiĝas el halo, Eligis sabrojn; certe eksplodos batalo.

"Sed jen, maljuna pastro, tra la koridoro, Alvenas en ornato: li estas prioro, Kiu la Sakramenton portas el altaro; Knabo en mesĉemizo, tintas: cedas aro, Kie armilo sonas, pastro alturniĝas; 110 Ĉe lia ven' silentas, rankoroj paciĝas.

Ah! tion ne memoras vi, junaj sinjoroj! Inter ar' malkvieta, armita, nobela, Ne ekzistis bezono de polic' iela: Dum floris kredo, leĝojestimo en koro,