Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/291

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis libero, ordo, bonhavo kaj gloro! Laŭ dir', en alilandoj estas ĉe registoj, Ĝendarmoj, kaj konstabloj (4) , diverspolicistoj; Sed, kie sole sabro gardas sendanĝeron, Mi ne kredas, ke ĝuas la landoj liberon".

120 Tabakujon tintigis Ĉambelan' sinjoro Kaj diris "Vojski, lasu moŝt', por posta horo La historiojn. Ili interesas vere; Sed ni malsatas, manĝon portigu prefere".

Tiam Vojski bastonon ĝis al tero klinas: "Ekscelenc', vi permesu favore, mi finas Tuj de niaj sejmetoj polaj lastan scenon: Nova marŝal' forlasas triumfe kunvenon Sur partianojbrakoj. Oni ĝojradias, Ĵetas ĉapojn, malfermas buŝojn: vivu! krias. 130 Kaj tie, duaflanke, sinjor' rifuzita, Soleca, ĉapon premas al frunto medita. Edzino, antaŭ domo, rezulton divenas... Vee! sur ĉambristinobrakoj ŝi eksvenas Malfeliĉa! nomota Ekscelenc' ŝi estis, Kaj ree, por tri jaroj, sen titolo restis!"

Vojski finis priskribon, por signo eltiris Bastonon; tuj lakeoj po paroj eniris, Portante manĝajojn: barĉon, reĝa nomitan, Rosolon (5) tipe polan, arte kuiritan. 140 En kiun sinjor' Vojski, laŭ strangaj sekretoj, Enĵetis monoeron kaj kelkajn perletojn — Refreŝigas, fortigas sanon, supo tia. Plu — kiu diros nomojn de manĝar' alia! Kiu scias pri tiuj nun jam ne konataj, La pladoj da kontuzoj, arkasoj gelataj (6) Moruingrediencoj, farĉoj, fegateloj,