Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/292

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Cibetoj, moskaletoj, dragantoj, pruneloj; La fiŝoj: salmoj sekaj, salmoj Dunajecaj, Huzoj, kaj kaviaroj turkaj kaj Venecaj, 150 Ezokkapoj, tre longaj ezoko,j mezpecaj Pleŭronektoj, karpegoj, karpo delikata, Kaj kuiristsekreto: fiso netranĉata, Fritita ĉe la kapo, mezpece rostita, Kaj ĉe vosto, kun saŭco ragu' alfarita!

Gastoj eĉ ne demandis pri nomoj de manĝo, Nek montris intereson pri sekretaranĝo, Ĉion kun apetitomanĝis soldatara, Plenigante kalikojn per vino hungara.

Dume granda servico alikoloriĝis (7) 160 Senigite de neĝo jam tute verdigĝs; Malrapide fandiĝis, de varmo somera, La malpeza, glacia ŝaumeto sukera, Kaj aperis kaŝita fund' al okularo: Pejzaĝ' prezentis novan sezonon de jaro. Jen kolora printempo, verde ekbrilanta! Ĝermas diversgrejnaro, rapide kreskanta: Safranflava tritiko movas spikon oran, Sekal' surmetis veston arĝentokoloran, Poligonon prezentas ĉokolad' artplene, 170 Piro kaj pomo arboj floras enĝardene.

Gastoj, somerdonacojn rigardante ĝue, Vane petas, ke Vojski ilin montru plue: Servico laŭ planeda nepra turnreveno, Ŝanĝas sezonon: ore pentrita la greno, Preninte ĉambrovarmon, tial ĝi fandiĝas, Jam flaviĝis la herboj, folioj ruĝiĝas,