Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam diris per ora tabakuj' sonante
Ĉambelan': "Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. — Kiam al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo,
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj bandoj 21
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
420 Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon.
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sennazpintaj,
Kun proviz' da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anonc' de novaj kredoj, leĝoj, tualetoj.
Fortegon super mensoj havis tiuj bandoj
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l' civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
430 Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsanosenton.
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval' petola 22
Venis la granda fasto — malliber' popola.

 "Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano,
Kiam al mia patro, en distrikt' Oŝmjano 23
Alveturis, sur franca veturil', subite
Pokalestrid', 24 unua laŭ france vestite.
Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis 25
440 Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis
La dando kun du rada sia fiakreto,