Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu franclingve nomis sin karioleto:
Sur loko de lakeoj sidis du hundetoj;
Gvidside: ŝvabo malgrasa, kun ostaj vangoj,
Kruroj maldikaj, longaj, kiom lupolstangoj,
En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝentkrampetoj;
Peruko, en harsako ligita. Ĉe l' vido
De l' ekip', maljunuloj eksplodis per rido,
Kampuloj krucosignis sin time kaj diris:
450 Ke diablo en franca kaleŝo vidiĝis.
Skizi Pokalestridon — longa historio;
Al ni li ŝajnis kiel papago, simio.
Perukon sian nomis li ora lanaro;
Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo.
Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis,
Ol imito de fremda modo, li silentis;
Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras
Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras,
Perfidas! Tia estis antaŭjuĝpotenco!

460 "Pokalestrid' anoncis pri sia intenco
Reformi, civilizi nin laŭ konstitute,
Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue
Pri homoj egaleco la granda invento;
Kvankam tion jam skribis Dia testamento,
Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko.
Scienc' malnova estas, mankas nur apliko!
Sed tiam tiom granda blindeco ekregis,
Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis,
Se en franca gazeto oni ĝin ne legis.
470 Pokalestrido, malgraŭ egalec', markizo
Titoliĝs; titoloj venas el Parizo,
Kaj tiam estis moda titolo markizo;
Do, kiam aliiĝis poste moda stato,
La markizo titolon prenis — demokrato;
Fine, kun modoŝanĝo, sub Napoleono,
Demokrat' el Parizo revenis barono.
Se li vivus pli longe, eble nova dato
El barono lin farus ree demokrato.
Famo de modoŝanĝoj al Parizo flatas,
480 Kaj kion franc' elpensas, tion polo ŝatas.