Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/313

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Suno subiras — varma vespro serena: Per nubetoj sternita ie glob' ĉiela, Okcidente roza, supre blue hela. La veteron aŭguras nubetoj: brilantaj, Malpezaj — kvazaŭ ŝafoj sur herbo dormantaj; Ie etaj — kiel sovaĝanasaro; Okcidente nubaĵo: tulkurtenojparo 850 Diafana, faldita, supre perle pura, Kun randoj orumitaj, kaj funde purpura, Ankoraŭ, per subira brilo, ardas vaste, Kaj poste iĝas flava, pala, griza laste (37) . Suno mallevis kapon, nubeton surtiris, Ekdormante, per varma aero ekspiris.

Nobelar' ĉiam trinkas; tondras "vivu!" krio: Napoleon, ĉefestroj, Tadeo, Zofio! Vivu ĉiuj tri paroj, la fianĉigitaj! Gastaro ĉeestanta, ĉiuj invititaj! 860 Amikoj, kiuj inter la vivantoj restas, Mortinoj, kiuj sankte memorataj estas!...

Mi gastis kaj toastis tie kun aliaj; Kion mi vidis, aŭdis, libroj diras miaj.