La vestoj sinjorinaj, sinjoraj, soldataj, El orient' oritaj de sunoradioj, Kaj de malhela herba fono, refleksataj. Bruas danco, muziko, plaŭdoj, "vivu"! -krioj
Nur kaporal' Dobĵinski-Sak, li nek atentas La kapelon, nek dancas, nek li ĝojon sentas; 810 Li staras malserene, manojn dorsen metis, Pensas, kiel li Zonjon iam svatkoketis: Por ŝi alportis florojn, el nestoj birdetojn, Faris oreloringojn kaj plektis korbetojn... Sendankulin'! Donacojn li vane oferis! Kvankam ŝi lin evitis, kaj patro koleris, Li tamen... tiom foje sur barilo sidis, Ĝis, fine tra fenestroj, li Zonjon ekvidis. El kanab' li spionis, kiel ŝi bedaron Sarkis, kukumojn ŝiris, nutris kokidaron. 820 Sendank'!...Li klinis kapon; fine ekfajfinte Mazurkon, sur orelojn kaskedon preminte, Li foriris en tendon, al kanona gardo, Distriĝi kun soldatoj per karta hazardo, Trinki el kaliko ĉagrenon dolĉiganta. Tiom estis por Zonjo, Dobĵinski konstanta.
Ŝi dancas gaje, kvankam en unua paro, Malproksime apenaŭ videbla al aro. Sur la herba vastaĵo, en verda robeto, Girlande ornamita, en flora kroneto, 830 Ŝi flugas, nevidebla, regas dancturniron, Kiel anĝel' de noktaj steloj rondan iron. Kie ŝi estas? diras okuloj turnitaj, Kaj brakoj, interpreme, al ŝi etenditaj. Resti ĉe Zonjo, vane Ĉambelano celis: Jam lin, el gvidoparo, enviuloj pelis. La feliĉa Dombrovski ne longe ŝin gvidis: Li cedis ŝin al dua; tria alrapidis; Ankaŭ tiu foriris, same forŝovita; Ĝis, laŭvice, renkontis Zonjo lacigita 840 Tadeuŝon: Do, pluan ŝanĝadon timante, Ŝi finis dancojn, resti jam kun li volante, Iris verŝi kalikon ĉe tablo festena.