Lumas orteksa zono, fulmas karabele; (35) 770 Li paŝas malrapide, kvazaŭ ne atentas, Sed ĉiu paŝo, movo, fidele prezentas, Kion ĵus la dancanto pripensas aŭ sentas. Li haltis — por demandi sian sinjorinon; Por flustri en orelon — li faras kapklinon; Ŝi deturnas la kapon, aŭskulti sin ĝenas; Li humile kliniĝas kaj ĉapon deprenas. Ŝi favore rigardas, sed plue silentas; Li malakcelas paŝon, rigardon atentas. Kontente pri respondo, li dankas ekride, 780 Kaj mokante rivalojn paŝas pli rapide. Sian ardeopluman, konfederan ĉapon (36) Li lokigis sur frunto, lerte skuis kapon Kaj kovris ĝin deflanke, ektordis lipharon Kaj paŝas, sekvigante envieman aron. Li volus kun estrino foriĝi facile, Do li haltas kaj manon levante ĝentile, Ke oni preterpasu, petas plej humile. Ŝajne li lerte celas al flanka eliĝo, Ŝanĝas vojon, por trompi aron da kunuloj; 790 Sed lin, paŝorapide, sekvas trudemuloj Kaj ĉirkaŭe envolvas per danca turniĝo; Do li sur sabron metas la manon kolere, Kvazaŭ: "Ve, enviuloj!" li dirus fiere, Kaj provoke li paŝas rekte en la aron: Dancantoj ne kuraĝas pluan kontraŭstaron, Cedas, kaj, batalordon formante alie, Postkuras lin denove.
Krioj sonas ĉie: "Ho, rigardu junuloj! Jen, vi eble vidas La lastan, kiu tiel polonezon gvidas!"
800 Iris paroj post paroj, bruoplene, ĝoje; La rondo sin distordas, kunvolvas refoje En mil volvaĵojn, kiel serpento giganta; Flagras diverskolore, kiel skvam' brilanta: