Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/310

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr' altigas, Streĉas, la taktojn ŝanĝas, malon sciigas Ree desupre kordojn li okulmezuris, Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris: 740 Li batis tiom arte kaj tiom potence, Ke kordoj eksonoris trumpetarparence" Trumpetarblove kanton konatan rekreis, Triumfmarŝon: "Ankoraŭ Poluj' ne pereis! (32) Marŝ', Dombrovski, Polujon!" Kaj ĉiuj manplaŭdis, Kaj ĉiuj "Marŝ, Dombrovski!" tuthore aplaŭdis!

Muzikist' sian kanton kvazaŭ mem ekmiris: Li faligis stangetojn, manojn suprentiris; Levita barbo grave moviĝis; de kapo Defalis sur la ŝultrojn lia vulpa ĉapo. 750 Sur vangoj brilis rondoj de stranga ruĝeco, En okul' spiritplena, ardis la juneco. Kiam sin al Dombrovski turnis maljunulo, Larmoj el mankovrita ekfluis okulo: "Generalo! li diris, longe Litvo nia Vin atendadis, kiel ni judoj Mesian... Vin delonge profetis al popol' fidela, Kantistoj...vin miraklo (33) anoncis ĉiela... Vivu, ho nia!..." Ploris li dum la parolo: Jud' honesta Patrujon amis kiel polo! 760 Dombrovski donis manon al li, dankfavore; Li ĉapon depreninte, kisis manon kore.

Polonezon komenci Ĉambelano iras: Manikojn de l' kontuŝo (34) li iom retiras, Donas manon al Zonjo, ektordas lipharon, Kaj ĝentile invitas en unuan paron. Post Ĉambelano vice la paroj ariĝas; Signalvorto! li gvidas, danco komenciĝas:

Sur herbokovro brilas ruĝaj botoj hele,