Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/309

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Majstro kuras al primoj, ŝiras taktmezure, Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj: Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj, Marŝtakt', milit', atako, sturm' ! pafado! — Sonis Infanojĝem', patrinojplor'...Li tiel donis Perfekte sturmteruron, ke virinoj tremis, 710 Al si kun larm' dolora, rememorigante Prago-masakron, (30) — ploris ĝin rakontoj kante — Kontentaj, ke li fine per per kordoj ekĝemis, Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron batpremis.

Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj, Ree muzik' alia: unue zumspiroj. Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas la kordetoj, Kiel muŝoj ŝriĝas el aranereto... Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj, 720 Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj. Formiĝas la malĝoja melodio kanta: Pri soldato senhejma, tra l' arbar' vaganta, Mizeron kaj malsaton ofte suferanta; Li falas fine apud fidela ĉevalo, Kiu por li la tombon fosas per hufŝtalo. Kant' malnova, al pola arme' sonas kare! Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore La tempon, kiam apud Patrujtombo, plore 730 Ili kantis la kanton kaj en mondon iris (31) , Kaj poste multejara migrado sin tiris Tra sabl' varmega, frosto, maroj, kontinentoj, Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj, Ĝojigis kaj kortuŝis la kanto multfoje. Medite, ili klinis la kapojn malĝoje,