Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mallaŭtan, aŭdeblplenan zumon ĝi elsendas. Majstro al ĉiel' rigardas, inspiron atendas. Li desupre cimbalon per okul' mezuris, Levis manojn, faligis; stangetoj ekkuris: Ekmiris la aŭdantoj. —

Jen sono kordara 680 Ektondris, kvazaŭ tuta kapel' janiĉara (26) , Kun salmetoj, tintiloj, tamburetosonoj; Tria-Maj-polonezo bruas!... (27) Saltaj tonoj Per ĝojo spiras; ĝojon aŭdosento ĝuas; Knabinoj volas danci, knaboj piedbruas; Sed maljunuloj revas pri pasinta dato, Pri jar' feliĉa, kiam senditoj, senato, Post tago Tria-Maja, en urbdoma halo, Reĝon nacikonsentan festis per regalo, Kiam dancantoj kantis: "Vivu reĝo kara! 690 Vivu Sejmo (28) , Nacio la cĉuklasara

Majstro taktojn akcelas kaj tonojn fortigas; Ĵus, fals-akorde, sonas siblo de serpento, Aŭ grinc' de fer' sur vitro: ĉiujn frost' tremigas Kaj la ĝojon konfuzis la terura sento. Malĝoje, timoplene, dubas aŭdantaro: Ĉu eble agordfalso? muzikisteraro? Ne eraras la majstro! Li frapas intence Tiun perfidan kordon, melodiatence, Ĉiam pli laŭte taŭzas akordon koleran, 700 Kontraŭ konkordo de la tonoj, konfederan, Ĝis Ŝlosist', kompreninte de majstro kapricon, Kovris per man' vizaĝon sian, kaj terure Ekkriis: "Ve mi konas voĉon! Targovicon!" (29) Kaj tuj, fajfante, krevis kord' malbonaŭgure...