Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/307

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

640 Simila al vangplena Borea idaro (25) . Mankis cimbalo.

Multaj estis cimbalistoj, Sed ne kuraĝis ludi ĉe Jankjel, ludistoj. (Jankjel, dum tuta vintro, forestadis ie, Nun li kun ĉefa stabo aperis ĉi tie) Sciante, ke neniu, sur la instrumento, Egalas lin laŭ lerto, gusto kaj talento, Oni petis lin ludi, kun cimbal' aliras. Jud' rifuzas: ke manoj krudiĝs, li diras; Li forgesis, sin ĝenas, sinjorojn hontante; 650 Kapkline li foriras. Zonjo, ĝin vidante, Alkuras lin kaj donas, sur blanka manplato, Stangetojn, kiujn uzas majstr' en kordobato, Per dua ŝi glatumas lin je barb' harara Kaj riverence diras: "Ludu, Jankjel kara! Ludu Jankjel, jen estas mia fianĉinigo! Vi promesis ludi ĉe mia edzinigo"

Jankjel Zonjon tre amis; do li kun komplezo Barbon konsente klinas; gvidite al mezo, Li eksidas, cimbalon metas surgenue, 660 Kaj rigardas ĝin tiom fiere kaj ĝue, Kiele veterano, ĉe servoalvoko, Kiam nepoj glavegon tiras de murhoko; Avo ridas: ĝin longe ne uzis kompano, Sed sentas, ke armilon lerte svingos mano.

Ĉe cimbal' du lernantoj ekgenuas dume, Agordas nove kordojn, provas ilin zume; Jankjel, duone ferminte okulojn, silentas, Kun senmovaj stangetoj en fingroj, atentas.

Li ekludis, per takto triumfa batante, 670 Poste pli dense, kvazaŭ pluvege, hakante: Ĉiuj miras. — Li faris nur ludoprovetojn, Ĉar li haltis kaj supren levis du stangetojn.

Li ludas. Jam stangetoj tremas per ektuŝo, Kvazaŭ sonigus kordojn flugilo de muŝo,