Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/306

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ekkriante kun larmoj: "Gesinjoroj, sanon!" Tadeo kriis: "Sanon de kuncivitanoj, Liberaj kaj egalaj — Poloj!" — "Popolsanon!" Diris Dombrovski; kriis popolo: "Hetmanoj, 610 Arme', popolo, vivu! vivu ĉiuj klasoj!" Alterne tondris voĉoj mil kaj tintis glasoj.

Sole Buĥman ne ĝojis; li laŭdis projekton, Sed dezirus antaŭe malgrandan korekton: Oni faru leĝe de komisi' elekton, Kiu...

Manko de tempo malhelpis, domaĝe, Plenumi, kion Buĥman' konsilis tre saĝe; Sur kastelkorto staris jam pare estrinoj, Oficiroj, soldatoj kun vilaĝaninoj. Polonezon! ekkriis ĥore la publiko: 620 Oficiroj alvenas kun armemuziko; Sed Juĝisto al Ĉefo flustris en orelon: "Ordonu moŝt' ankoraŭ haltigi kapelon. Sciate, fianĉigon festas nevo mia, Kaj ĉe ni malnovmoro regas familia, Ke kun vilaĝmuziko solenojn ni festas. Violinist', fajfisto, cimbalist' jen estas, La ludistoj; indignas jam violinisto Kaj kapkline petegas per okul' fajfisto: Se mi ilin forigos, ploros mizeruloj; 630 Laŭ alia muziko ne saltas kampuloj; Do ĉi tiu komencu; distriĝu popolo! Poste ni ĝuos vian muzikon laŭ volo".

Violinist', manikon de l' vest' reŝovinte, Prenilon forte premis; mentonon metinte Ĉe apogil', kurigis arĉon laŭ ĉevalo. Sakfajfistoj, apude, je tiu signalo, Kvazaŭ flugilobate, ofte ŝultrojn movas, El aerplenaj vangoj en sakojn spirblovas;