Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/305

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

570 Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj. Kion en ter' kaŝita trezorej' entenas, Herede al Estrino Zofi' apartenas; Mi en kastel' ĝin gardis per miaj okuloj, Kontraŭ moskvuloj ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj. Krom tio, mia propra talarsako plena: El servo kaj sinjoraj donoj kolektita. Mi pensis, kiam estos kastel' redonita, Ĝiajn murojn ripari por ĉi tiu mono; Nun ĝi al vi, gemastroj taŭgos en bezono; — 580 Tial mi transloĝiĝos al Soplic' Sinjoro, Kaj nmanĝos, ĉe l' Estrino, panon de favoro. Ĉe lulil' de Horeŝka generaci' tria, Mi skermon ekzercos idon de l' Estrino mia, Se estos fil' — li estos, ĉar sonas armiloj, Kaj ĉiam en milita temp', naskiĝas filoj".

Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo, Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo, Salutis, el kontuŝa poŝ', penegiregon Trifolian eligis kaj komencis legon. 590 Juna suboficiro rime ĝin komponis: Lin iam, en regurbo, odoj fame kronis, Poste en uniformo, plue beletristo Kreis versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto, Ĝis loko: "Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn! Se Bellonvicon (24) trafos rigard' via milda, Rompiĝos ĵetponardoj, krevos lado ŝilda! Per Himen' venku Marson, ĉe hidro kruela De malpac', fruntviperon ŝiru mano bela!..." 600 Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante, Kvazau laŭde, sed vere, aŭdi ne volante. Pastro, laŭ vol' Jugista, jam sur tablo staris Kaj de Tade' liberon al popol' deklaris.

Apenaŭ ĝojnovaĵon aŭdis vilaĝanoj, Saltis al Sinjorido, al Estrino manoj,