Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/304

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Do ni, pli aĝaj, regas ilin, jen sistemo! Nu, alie instruas prepost' Soplicova... Li diras: tio estis Testament' Malnova, Sed, kiam Krist', devene reĝo multe pova, Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo, Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo — Estu tiel, se esti ne povasĉi tio! 550 Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc' Zofio, Mia estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio. Mi obeu, jam regas ŝia opinio. Nur averto: liberon havu kampularo, Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro, Kiam moŝt' Karp' kampulojn siajn liberigis, Kaj carimpost' trioble ilin malsatigis (22) . Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro, Ni nobeligu, donu al ili blazonojn: Esttrino al vilaĝoj donos Kapr-duonojn, 560 Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro. Tiam Sabrul' rekonos kampulegalecon, Kiam kampul' ricevos blazonnobelecon. Sejm' konfirmos.

"Kaj edzo ne timu pro tio, Ke lin tre malriĉigos grundoj cedo: — Dio Ne donos, ke manetojn de dignulfilino Tro lacigu laboro de doma mastrino. Estas rimed', — Mi konas keston en kastelo, Kun Horeŝka surtabla mahĝilar', en kelo; Krom tio restas ringoj, kanakoj, maneloj (23) ,