Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj el kiu li nutras ĉiujn kaj riĉigas. Sed mi devas averti vin: el grundo resta, Malpli da enspez' devigos nin al viv' modesta. Mi kutimis jam ŝpari de juneco mia, Sed, Zofio, vi estas magnatfamilia, 510 En regurbo vi pasigis vian junan aĝon: Ĉu, for de l' mond', vi volos eklogi vilaĝon, Nobeline?..."

Modeste respondis Zofia: "Mi — virino, regado ne estas do mia. Vi estos mia edzo; por konsil', sinjoro, Mi — juna, sed aranĝon konsentas el koro! Se vi, liberigante, malpli riĉa restos, Al mia kor', Tadeo, vi pli kara estos; Famili' nekonata min ne interesis; Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis 520 Ke de Soplicoj estis mi filinigita, Ĉe ili edukita, al edzo donita. Vilaĝon mi ne timas. En urb' infanaĝon Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon. Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj, Min ĉiam pli amuzis, ol la Petrurbetoj. Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj, Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj. En Vilno min konvinkis vintro pasigita, Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita: 530 Dum baloj mi sopiris al dom' Soplicana, Kaj laboron ne timas junulino sana. Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile"

Kiam Zonjo la lastajn parolojn eldiris, Gervazo malserene, mirante, aliris: "Jam de Juĝist' mi aŭdis pri libero tuton, Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton?

Mi timas, tio estos fremdmodo! Libero Ja ne estas kampula, sed nobelafero! 540 Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo: Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Hamo, La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo,