Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/302

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Historion pri apro, Naliboka ĉaso, 480 Kaj kverelon de Rejtan' kun duko de Nasso (21) . Sed gastoj, glaciaĵojn manĝinte, senpere Iris el halo korton, freŝiĝi aere.

Kampuloj tie trinkas, post festen', mielon; Muzikistoj agordas por dancoj kapelon. Oni serĉas Tadeon, kiu flanke staris Kaj ion al estonta edzino deklaris:

"Zofi'! mi vin konsultu, afero tre gravas; Mi demandis jam onklon, konsenton mi havas. Vi scias, ke vilaĝojn mi nun ekposedas, 490 Kiujn leĝe, partege vi ankaŭ heredas. Servutkampuloj estas sub regeco via: Mi ne kuraĝus agi sen estrin' ilia. Nun, kiam reekfloras kara Patruj' nia, Ĉu kampuloj profitu nur el ŝanĝo tia, Ke ili nun ricevos alian sinjoron? Vere, ili regate, ĝuas estrfavoron; Post mia morto, povus sin ŝangi reguloj: Mi soldatas, ni ambaŭ estas mortemuloj; Mi estas homo, timas mem propran humoron; 500 Do, pli certe, rezignos mi mian regecon, Kaj fordonos kampulojn sub leĝozorgecon. Mem liberaj, ni faru al kampul' liberon, En heredecon donu posedatan teron, Sur kiu li naskiĝis, sin laborŝvitigas,