Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/301

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vi tiom freŝan ĵuron vian jam forgesis? Fidemul'! la rubandon porti mi ne ĉesis! Sed ve! rivalon, kiu por insulta faro, Nur tra mia kadavro paŝos al altaro!"

Rejent' tre konfuziĝis, gastoj jam ne ridas. Ĉambelano rivalojn pacigi rapidas; Flanken preninte Grafon, flustris fianĉino: "Ankoraŭ mi ne estas Rejenta edzino; Se vi malhelpas, diru en tia okazo, 450 Respondu tuj mallonge, Graf', sen ĉirkaŭfrazo: Ĉu vi ĝis nune amas min, sensanĝe kaj kore, Ĉu kun mi edziĝi pretas tiu ĉi hore, Hodiau? mi rifuzos tiam al Rejento". Grafo diris: "Virino, kun enigma sento! Antaŭe vi, en sentoj estis poezia; Kaj nun al mi vi ŝajnas esti proza tia! Kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas Nur manojn; sed spiritojn ĉu ili katenas? Kredu: estas deklaroj, sen amokonfeso; 460 Estas devoj, sen ia deviga promeso! Sur du finoj de tero, du koroj ardantaj, Kunparolas, laŭ steloj radie tremantaj... Eble pro tio tero rapidas al suno, Kaj ĉam tiom kara ĝi estas al luno, Ke ili sin rigardas, plej mallonge, voje Kuras al si — sed trafas sin neniufoje!" "Sufiĉe! ŝi trarompis, — laŭ Dia favoro, Mi ne estas planedo, sed virin', sinjoro! Mi scias reston, ĉesu babiladon vian! 470 Mi avertas: se pepos vi vorteton ian, Por rompi la edziĝon, tiam, diovere, Mi, kun ĉi tiuj ungoj, alsaltos kolere Kaj..." "Mi ne malpacigos la gefeliĉulojn!" Diris Graf', kaj forturnis malŝate okulojn, Kaj, por puni malindan sian amatinon, Korflame elektis Ĉambelanidinon.

Vojski junulojn ree pacigi intencis Per saĝekzemploj: tial rakonti komencis