Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/300

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Do Rejent' kontraŭvole, france sin vestigis. Frako de li forprenis animoduonon: Li pasas rekte, kvazaŭ glutinte bastonon; Kiel gru', disrigardi eĉ timas Rejento; 410 Montras mien', en kia li estas turmento, Ne scias, kien igi la manojn ĉe l' jako, Li, gestŝatinto! manojn post zonon metante — Mankas zon' — sin glatumis sole sur stomako; Li rimarkis eraron; kankre ruĝiĝante, Ambaŭ manojn li kaŝis en poŝojn de frako. Li paŝas kvazaŭ vergojn ĵetus mokantaro, Hontas pro frako, kvazaŭ pro malinda faro, Ĝis li ekvidis Macjkon kaj ektremis time:

Ĝis nun Mateo vivis kun Rejent' intime, 420 Nun rigardis lin tiom akre kaj sovaĝe, Ke Rejent', fariĝinte tre pala vizaĝe, Butonumi komencis sin, pensante time, Ke Macjek' vestojn rabos per rigard' insulta. Dobĵinski nur dufoje diris laŭte: "Stulta!" Sed terure indignis pro Rejtana vesto, Ĉar li forlasis tablon sen adiaŭgesto, Kaj eliginte, rajdis al hejmo nobela.

Kaj dume, de l' Rejento amatino bela, Telimen', siajn ĉarmojn etendas kun brilo De vesto, ĉiu parto laŭ plej moda stilo, 430 Kian robon ŝi havis, kian kapornamon, Vane la plumo penus priskribi la damon. Eble penik' nur pentrus la tulojn, ptifenojn (20) , Tiujn puntojn, kaŝmirojn, perlojn kaj rubenojn, Vizaĝruĝon, vivecon de rigarda ĵeto.

Tuj rekonis ŝin Grafo. Pala de mirado Li leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si pri spado: "Do estas vi! li vokis, ĉu trompas okulo? Vi! ĉe mi prenas manon de alia ulo? Malfidela estaĵo! anim' nekonstanta! 440 Ĉu sub teron ne kaŝos sin frunto hontanta?