Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se vi ne prenos sabron, ne saltos al selo, Vi gaje kun kolegoj trinkos en kastelo Sanon de Napoleon', de Poluj' esperojn!"

"Ha! rediris Mateo, mi vidas aferojn! Sed du agloj ne nestas kune, moŝtsinjoro! Hetmano! tre malcertas de estroj favoro! 380 Francestro — heroego, sen oponoj iaj! Mi memoras: Pulavskij, la amikoj miaj, Diradis, rigardante moŝton Djumurian (18) , Ke Polujo bezonas heroon nacian, Kiu estu nek franco, nek ital', sed polo, Do Jan, aŭ Juzef, fine — eĉ Macjek, laŭ volo! Arme! laŭ diro pola!, sed fuzilieroj, Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj: En la amas' aŭdiĝas da fremdaj titoloj Pli, ol polaj! Kaj tion ĉi komprenu poloj 390 Ŝajne vi ankaŭ turkojn, tatarojn posedas, Eble skismanojn, kiui eĉ Dion ne kredas: Ili vilaĝaninojn atakas, kaj baras Kaj priŝtelas pasantojn, kaj preĝejojn rabas! Francestro iras Moskvon! malproksime tio, Se lia Moŝto vojon ekiris sen Dio!... Laŭ dir', jam episkopoj anatemon metis Sur lin; do..."Macjek' panon en supon trempetis Kaj, manĝante, en mezo de vort' eksilentis.

Ĉambelan' pri Matea parol' ne kontentis; 400 Junular ekmurmuris. Juĝist' malkomprenon Trarompis, anoncante fianĉparalvenon. Jen alvenis Rejento: laŭ propra deklaro; Neniu lin rekonis. Ĝis nun polvestaro Lin ornamis; nun lia fianĉin' devigis Edzokontrakte rezigni kontuŝon kaj zonon (19) :