Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

340 La fendilon mi metas ĉe viaj piedoj, Plej karan el miaj, en mondo posedoj. Mi estis sen edzino, estis sen infano; Jen edzino kaj ido: mi el ĉirkaŭpreno Mia ĝin neellasis, de frua mateno Ĝis nokt' karesis; dormis ĝi ĉe mia mano; Kiam mi maljuniĝis, super lito mia Ĝi pendis, kvazaŭ super jud', ordono Dia! Mi volis ĝin kuŝigi en tombon kun mano; Jen heredant'! — ĝi servu al vi, Hetmano!"

350 Generalo ridduone kaj emocie, Diris: "Koleg', vi cedas jen al mi ĉi tie Edzinon, idon; estos vi dum resto viva, Tre sola, aĝa vidvo, orfo efektiva! Por kordonac' mi donu rekompencon kian?, Por dolĉigi orfecon kaj vidvecon vian?" "Ĉu mi estas Cibulski? (17) — Ŝlosisto elplendis — Kiu al rus', kartlude, edzinon forvendis, Kiel rakontas kanto. — Por mi — jam sufiĉe, 360 En tia man'! — Nur havu, General', atenton, Kaj longan, etenditan, prenu pasamenton, Kaj haku ambaŭmane, de supre, maldekstre Tiam de kap' ĝis ventro vi tratranĉos ekstre".

Generalo, preninte fendilon, ne povis Pro longeco ĝin porti; servistoj ĝin ŝovis Furgonon; pri ĝia sort' — diversopinio — ; Neniu sciis certe tiam, nek post tio.

Dombrovski al Mateo diris: "Laŭ mieno, Kolego ne kontentas pro nia alveno? 370 Silentas malserene? Do ne saltas koro, Kiam vi vidas aglojn el arĝento, oro? Dum veksignal' Koscjuŝka sonas en orelo? Mi pensis Macjek estas bravulojmodelo!