Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/297

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed general' Knjazjeviĉ, pola kurlandano (13) , Plej alte kreska, pruvis fortegon de mano, Kaptis rapiron, levis laŭ spado facile Kaj super gastokapojn svingis fulme, brile, De polaj skermartifikoj faris konstaton: Krucarton, muelilon, kurban, tranĉan baton, Ŝtelbaton, kontraŭpunktojn, tempojn de terceto Li prezentis, lerninte iam ĉe kadetoj.

320 Dum ridante li skermis, genue Sabrulo Lin kapis je kruroj, kaj kun larma okulo Post ĉiu turno ĝemis: "Bela, brava bato! Generalo! ĉu estis vi konfederato? Jen piko de Pulavskij! (14) tiel ataketis Dzjerĵanovski (15) de Sawa (16) pik' Kiu instruis Vian manon? Mateo Dobĵinski? Jen mia Invento, diovere! sen memlaŭdo ia: Jen tranĉ', konata sole en Sabrulejeto, Laŭ mia nom', nomata 'bato de moŝteto'. 330 Do kiu vin instruis? estas mia hako!" Li leviĝis, skermiston ĉirkaui per brako.

"Nun mi mortos trankvile! Mi trovis kompanon, Kiu karese premos mian korinfanon; Tage, nokte, el brusto eliĝis sopiro: Post mia morto eble rustiĝos rapiro! Ĝi tamen ne rustiĝos! Generalo! peton Mi havas: vi forĵetu tiun rostileton, Fremdan spadeton; hontu nobelid' tielan Bastoneton, kaj prenu vi sabron nobelan!