Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/296

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

280 "Kron-Hetmano! Ekscelenc'! laŭ volo: Generalo! — ne gravas ĉi tie titolo — Jen mi, Rembajlo, venas laŭ alvoko via, Kun plumfendilo, kiu, ne pro kadro sia, Nek pro surskriboj, sed pro hardo gajnis gloron, Ke famo eĉ atingis Ekscelenc-sinjoron. Se ŝtal' paroli scius, ĝi rakontus ĉion: Por laŭdo de maljunaj brakoj dirus ion, Kiuj servis fidele, longe, danke Dion, Al Patrujo kaj ankaŭ Horeŝkoj sinjoroj, 290 Pri kio famo vivas ĝis nun en memoroj. Moŝteto! malofte tiom lerte pintigis Skribisto plumojn, kiel ĝi kapojn forigis. Longe nombri! orelojn, nazojn, sen kalkulo! Kaj estas la fendilo nenie fendita, Pri mortigista faro, sen ia makulo: Nur duelo malkaŝa, aŭ batal' milita. Foje nur, pacon donu al li Eternulo! Ve! sendefendan homon forigis persono. Sed, Dio min atestu, ‘pro publico bono'.

"Montru, diris Dombrovski, ridante sincere: 300 Plumfendil'! ekzekuta glavego pli vere!" Kaj li rigardis grandan rapiron kun miro Kaj al aliaj ĉefoj montris li dum iro. Ĉiuj ĝin provis; pene iu oficiro Povis levi rapiron alsupre. Laŭ diro, Sole Dembinski (10) , fama pro fortega mano, Levus glavon; forestis ĉi tiu kompano. Nur eskadrona ĉefo, ĉeesta Dvernicki (11) , Ankaŭ pelotonestro, leŭtenant' Ruĵcki (12) , 310 Ĉi tiun feran stangon eksvingi li povis: Tiel ĉiuj daŭrige siajn fortojn provis.