Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

250 Vidi tiujn Fendilojn, Razilojn, eksterojn, De malnova Litvujo lastajn ekzemplerojn".

"Generalo! post venko — Juĝisto ekdiris — Preskaŭ ĉiuj Dobĵinskij en duklandon iris Rifuĝe, por aliĝi al pollegiono!" "Vere — respondis juna ĉef' de eskadrono — En mia kompanio estas timigilo Liphara, la serĝento Dobĵinski-Verŝilo, Kaj Mazuroj lin urso litvana titolas; Ni lin vokos, se tion Generalo volas". Kaj leŭtenanto diris: "Mi konas soldaton, Devenantan el Litvo, Razilo nomaton, Kaj dua kun tromblono rajdas ĉe flankiroj (9) ; En ĉasistregimento estas grenadiroj Du Dobĵinskij".

"Sed volus mi pri ĉef' ilia Scii, diris Dombrovski, pri tiu fendulo, Pri kiu mire rakontis Vojski, moŝt' via, Kvazaŭ pri antikveca iu grandegulo". "Fendilo, diris Vojski, li ne ekziliĝis, Sed juĝesploron moskvan timante, kaŝiĝis; 270 Mizerul', dum tuta vintr' en arbaroj niaj Vaginte, ĵus eliris. En militaj tiaj Tempoj, li povus taŭgi kavalir'!,domaĝo Nur, ke iom li estas premata de aĝo. Sed, jen li!"

Vojski geston al vestiblo faris: Servistoj, kampularo, haltigite, staris Ĉi tie; super kapoj, brilanta kalvaĵo, Simila al lunpleno, aperis subite, Trifoje eligante el kapojnubaĵo: Ŝlosisto salutklinis; el amas' puŝite, Li diris: