Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tempon prenas, simila al infanludilo, Ne konvenas por viroj tiom eminentaj!. Kaj Juĝist': ke enuos gastoj malkontentaj; Kaj tamen mi konkludas el sinjora diro, Ke tio estas arto inda de admiro! Mi ne scias, ĉu estos la okazo nova, Havi tiajn dignulojn en dom' Soplicova: Mi vidas, ke festenojn konas Generalo; 220 Li akceptu la libron pri festa regalo! Ĝi taŭgos al vi bone, ĉe festendispono Por monarĥaro, nu eĉ por Napoleono. Sed permesu, sinjoro, mi antaŭ dediĉe, Diru, kiel mi libron akiris feliĉe".

Ekster pordo leviĝis bruo, sonas voko De multaj voĉoj: "Vivu Surpreĝeja Koko!" Ar' puŝiĝas en halon, Mate' fronte iras; Juĝisto lin al tablo je mano altiras Kaj lokas alte, inter armea ĉefaro: 230 "Sinjor' Mate', li diras, malbona najbaro! Vi venas tre malfrue, preskaŭ post tagmanĝo". "Mi manĝas frue, diris Dobĵinski, por manĝo Mi ne venis, algvidis min sciemo mia, Rigardi de proksime al arme' nacia. Multo estus direbla — jen strangaĵo ja! Min vidinte, altiris per fort' nobelaro; Vi min ĉe tabl' sidigas — mi dankas, najbaro". Li renversis, por montri, ke manĝi ne volis, Teleron fund' al supro, kaj plu ne parolis.

"Sinjor' Dobĵinski, diris Dombrovski, do sama 240 Vi estas, la sabristo Koscjuŝka, la fama Mateo Vergo! konas mi vin laŭ la gloro. Ĝis nun vi estas vigla, fortika sinjoro! Kiom da jaroj pasis! jen, mi maljuniĝis, Jen ankaŭ ce Knjazjeviĉ hararo griziĝis: Vi kun junuloj povus lukti kavalire, Kaj vergo, kiel iam floradas; laŭdire, Antaŭnelonge rusoj sentis vergobatojn. Mi tre dezirus vidi ankau viajn fratojn,