Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis,
Kiel figuroj, kiujn, dum Trireĝoj-festo,
Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto.
Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante,
Sur lok’, por si lasita, sidiĝi volante;
Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro,
Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro.
Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi;
Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi,
Poste, inter gast-vico kaj tablo apudo, 560
Ŝi rond-ruliĝis, kiel globo bilard-luda.
Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo;
Per falbalo al ies genuoj kroĉite,
Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel, distrite,
Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo.
Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute,
Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton
De ventumil’; jen ŝia mano kolumeton
El la brabantaj pruntoj iom ĝuste-metis, 570
Jen har-buklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.

Interparoloj paŭzis ĉirkaŭ kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporoj-ĉasado.
De l’ Asesor’, Rejento[1], disput’ nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund’ voste-tranĉita.
Pri leporul’, fiere, Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptint’ de leporo;
Dume, al li refutis, spite, Asesoro, 580
Ke al vertrago Falko apertenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion;
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul’ partion,
Kiel konul’ aŭ kiel atestant’. — En fino
Dua, de tabl’, Juĝisto al nov-najbarino

  1. Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de l’ registaro aŭ de civitanoj. — Retentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dekretojn kaj privilegiojn.