Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Diris: "Pardonu, ke ni sidiĝis pli frue, Ne povante prokrasti vespermanĝon plue; Gastoj malsataj, fore en kamparon iris; Mi pensis, ke vi veni al tabl' ne deziris". 590 Poste Juĝist' mallaŭte, ĉe plena kaliko, Kun Ĉambelan' parolis pri politiko.

Ĉe tablo, ambaŭflanke tiel okupata,

Tade' rigardis al la person' nekonata. Pri lok' li rememoris, ke ĉe la ekvido, Li divenis, por kiu estis tiu sido. Lia kor' nekutime batis, li ruĝiĝis, Vidante, ke misteraj konjektoj solviĝis: Sekve, ĉe lia flanko sidis laŭ destino, Vidita en krepusko, lia belulino! 600 Vere, ke iom pli kreska ŝi estas ĉi tie, Ĉar la kreskon vestaĵo prezentas alie. Tie estis hararo mallonga, kaj ora, Jen: longa, plektvolvita kaj korvokolora? Ŝajne, kolor' devenis de suna radio, Per kiu ĉe l' subiro, ruĝetiĝas ĉo. Vizaĝon li ne vidis tiam, ĉar tro frue Ŝi foriĝis; ĝin penso divenas unue: Li pensis, ke ŝi havis nigrajn okuletojn, Blankan vizaĝon, ruĝajn lipojn-ĉerizetojn. 610 Ŝi similas, laŭ buŝo, okuloj, vizaĝo; Plej grandan diferencon prezentus la aĝo; Ĝardenistino ŝajnis malgranda knabino, Kaj ĉi tiu, jam aĝe matura virino; Sed junul' ne demandas belecon pri aĝo; Al junulo ŝajnas juna, bela vizaĝo, Samaĝulin' al knabo ĉiu belulino, Kaj al ĉastulo, ĉiu amatin', virgino.

Tadeuŝ', kvankam preskaŭ dudekjarjunulo,

Kaj loĝis en regurbo 29 ekde infaneco, 620 Li havis pastron, kiu laŭ malnovregulo, Inspektis kaj edukis lin en severeco.