Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Do kun Tadeuŝ' venis, al lia hejmlimo, Kor' senkulpa, pens' vigla, kaj pura animo; Sed kune petolem' eta, de juna aĝo. Antaŭe jam projektis li, ke en vilaĝo, Li ĝuos je veninta libereco nuna; Li sciis, ke li estis vigla, bela, juna, Kun gepatrojheredo, fortiko kaj sano. Li nomiĝas Soplico: ĉiu Soplicano 630 Estas, sciate, brava, forta, korpulenta, Bona soldat', science malpli diligenta.

Tade' ne degeneris el prapatrojspeco:

Li piediris brave, rajdis kun firmeco; Ne malkapabla, grandajn progresojn ne faris, Kvankam onklo nenion por eduk' avaris. Li preferis pafadi, sabrekzerzojn fari, Ĉar oni lin intencis al arme' prepari; La volon testamente la patro eldiris; Do li jam en lernejo al tambur' sopiris. 640 Subite onklo ŝangĝs unuan destinon: Ordonis hejmen veni kaj preni edzinon, Kaj promesis donaci vilaĝetmastraĵon, Kaj poste doni tutan sian posedaĵon.

La virtoj de Tadeo, kaj ecojkombino,

Altiris la rigardon de la najbarino. Ŝi mezuris belforman kaj altan figuron, Larĝan bruston, fortikajn ŝultrojn, la staturon, Rigardis la vizaĝon, kiu ruĝetiĝis, Kiam junul' kun ŝia okul' renkontiĝis. 650 Libere de unua timem' , li rigardis Kuraĝe per okuloj, kiuj fajre ardis. Egale ŝi rigardis: kaj pupiloj kvaro Kontraŭ si flamis, kiel frumeskandelaro.

Ŝi unue Tadeon france alparolis.

Li revenis el Vilno, do ŝi aŭdi volis Pri aŭtoroj kaj novaj libroj opinion, Kaj, laŭ respond', sekvigis demandojserion. Ŝi poste ekparolis pri arta pentrado, Pri muziko, pri dancoj kaj eĉ pri skulptado.