Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

660 Pruvis konon de notoj, pres' en ĉia speco: Ĝis Tade' konsterniĝis je l' instruiteco, Timis, por ne fariĝi celo de mokanto, Balbutis, kiel, antaŭ instruist', lernanto. Feliĉe, instruisto bela, nesevera, Divenis, kia estis terurkaŭzo vera. Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj: Vilaĝa viv', enuo, penoj kaj projektoj, Kiel oni distriĝu, la tempon partigu, Kaj en vilaĝo vivon al si agrabligu, 670 Tadeo respondante, parolis sentime: Post horduono ili estis jam intime, Kaj komencis malgrandajn ŝercojn, disputetojn; Fine ŝi metis antaŭ li tri panglobetojn Por elekt': plej proksiman li tuŝis per mano. Sulkigis fruntojn filinoj de Ĉambelano; Najbarino ekridis, tamen ŝi silentis, Kiun tiu feliĉa globeto prezentis.

Ĉe dua tablofino, oni sin alie

Amuzis: Falkanoj, fortiĝinte tie, 680 Senkompate atakis de Stumpul' partion. Disputo bruis, oni manĝis plu nenion; Ambaŭ flankoj kverelis stare, trinkis nure; Rejento iritita estis plej terure: Li ne ĉesis aferon sian prezentadi Kaj ankoraŭ tre klare per gestoj pentradi. (Antaŭe advokato, Rejento Bolesta, Predikisto nomata, pro la emo gesta), Manojn al flank', kubutojn posten elfleksinte, El sub brakoj ungegajn fingrojn elŝovinte, 690 Per la bildo du hundojn li prezentis nune; Jus li finis paroli: "Pel! 30 ellasas kune, Mi kun Asesor' ; kvazaŭ du ĉanojn al subo,