Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Faligus unu fingro ĉe pafildutubo; Pel! Kiel kord' leporo en kampon forkuris, Hundoj tuj tuŝ! (sur tablo li manojn distiris, Per fingroj imitante de hundoj movecon), Hundoj tuj tuŝ! forpelis de l' arbar' jam pecon. Falk' antaŭen! rapida hund', sed fervolulo, Eligis tiom, fingron, antaŭ la Stumpulo: 700 Mi sciis, ke maltrafos li. Lepor' ruzulo, Kuris ŝajne en kampon, post ĝi hundoj; nune Lepor', ruzulo! kiam hundojn sentis kune, Salt! dekstren, kapriolon! hundar' malprudente Same flanken; ĝi maldekstren sving! salt! momente Hundoj tuj sving! arbaren ĝi kaj la Stumpulo: Kapt!!" Rejento, sur tablon klinite, kun tia Kri', per fingroj alkuris ĝis al flank' alia, Kaj "kapt!" en la orelon kriis de junulo. Per la voĉoeksplodo, Tadeo kaj lia 710 Najbarin', timigitaj, dum interparolo Ambaŭ de si forŝovis kapojn, malgraŭ volo, Kiel suproj de arboj ligitaj kupole, Kiujn disŝiras vento; kaj manoj metite Proksime sub la tablo, diskuris subite, Kaj du vizaĝojn kovris unu ruĝetiĝo.

Tade' por ne konfesi pri sia distriĝo,

Diris: "Vere Rejtano, sendube kaj certe, Stumpul' bela hindo; se ĝi kaptas lerte..." — "Lerte? kriis Rejtano — do kaptus mallerte 720 Mia hundfavorato?..." Do Tadeo nia Ĝojis, ke bela hundo estis sen mank' ia; Domaĝe, li nur vidis ĝin apud arbaro; Mankis tempo, konigi kun bona ecaro.

Nun Asesoro kalikon faligis plenan,

Kaj turnis al Tadeo rigardon venenan. Li ol Rejento. malpli moviĝema, kria, Malpli dika li estis kaj malpli statura, Sed en balo, distrikta kunveno, terura. Laŭ dir', pikilon havis li en lango sia; 730 Li sciis tiom spritajn serĉetojn komponi, Ke ilin kalendaroj povus prese doni: